Ukrajnio, Ukrajnio!
Post la malproksima voj'
Al piedoj filan koron
Metas mi kun granda jxoj'!
(T. Petrynenko,
elukrainigis I. Glagolevsjkyj)
Post la disfalo de Sovetunio formiĝis 15 sendependaj landoj.
Ukrainio estas unu el ili. Ĝi situas en okcidenta parto de Unuigo de Sendependaj
Landoj . Norde ĝi limas kun Belorusio, oriente kun Rusio kaj sudokcidente kun
Moldavio . Krom tio, Ukainio estas orienta najbaro de Pollando, Slovakio,
Hungario, Rumanio kaj havas limojn kun ĉi tiuj landoj.
Ĉirkaŭita okcidente de Karpatoj , sude Ukrainio estas prilavita de la varmaj
ondoj de Nigra kaj Azova maroj. La okcidentaj kaj centraj regionoj estas
kovritaj per arbaroj, la sudaj kaj orientaj estas ebenaj .
Ukrainio havas surfacon 604 mil kv.km. kaj 48 milionoj da loĝantoj. La ĉefurbo
Kijivo havas proksimume 2,5 milionoj da loĝantoj .
Kelkaj faktoj pri Ukrainio. Politika situacio en nia lando ne estas simpla kaj
la ekonomia stato estas malfacila. Anstataŭ iama unupartia sistemo ekzictas nun
plurpartia demokratia sistemo. Senviza vojaĝo estas permesita nur inter landoj
de estinta Sovetunio, krom ĉebaltaj landoj. Ukrainio konsistas el 25 regionoj
kaj aŭtonoma respubliko Krimeo.
La artikolo prenita de
http://esperantouniverse.com/?pid=art0749964519_255
Urboj de nia lando (musklaku ajnan por sendi priskribon)
Odesa (rigardu modelon de artikolo)
Atenton!!!! Se vi ne trovis en la listo vian urbon aux vilagxon, do bv klaki tiun urbon, kiu estas via provinc-centro. E. g. se vi lodgxas en Rozdilna, klaku Odesa-n, k klaku Kyjiv-n, se vi logxas en Bucxa.