ULEJ
Ukrainia Ligo de
Esperantista Junularo
BONVENON !
![]()
ULEJ gxojas saluti vin!
PRI NI: ni estas amikemaj, aktivaj esperantistoj, kiuj logxas en
diversaj urboj de Ukrainio, sed nin unuigas fortega hobio -- la lingvo
Esperanto, volo ekscii cxion novan k ne esti pasivaj en tiu-cxi mondo!
Se vi deziras:
-ekhavi novajn interesajn konatulojn k amikojn;
-ekscii pri nia lando kaj gxiaj urboj;
-fari kun ni krean laboron;
-ellerni facilan internacian lingvon Esperanto, aux se vi jam parolas
tiulingve, do bonvolu:
• aligxi
al ni
• elekti ian rubrikon (livaflanke)
• komunikigxi kun geamikoj cxe forumo http://espero.org.ua
Kaj - pli energie malfermu sekvan pagxon, antauxen al novaj scioj kaj
sperto!
Amike
kolektivo de ULEJ

ULEJ - estas landa brancxo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo). Ekde la 1a de majo , 2006 ULEJn gvidas
estrar-grupo, al kiu apartenas: Andrij
Koval (Kyjiv) -- prezidanto de ULEJ; Kateryna Semenova
(Berdjansjk) -- delegito de TEJO, estrarmembro de ULEJ; Ihor
Glagolevsjkyj (Odesa) -- estrarmembro de ULEJ
(C) Ihor Glagolevsjkyj, 2006